JACOBITTI GIACINTO [1904-2001]
Nia Sinjorino de la espero
Se vi, ho Maria, ho stelo de l' mondo, favore rigardas, al ni vi liveros serenon, esperon.
Suferon vi konis, ho dolĉa Patrino, ĉar vi pli ol ĉiu kompatis Jesuon, starante ĉe la kruco.
Travundis la koron la ĝemoj de l' Filo; nun vi nin aŭskultas kun sama korsento, kaj nin vi konsolas.
Esperon vi gardis eĉ trans lia morto kaj tombo. Kaj same vi venkis kun li, ĉar li reviviĝis.
Esperon gardante en kor' vi sukcesis kun la triumfanto atingi postmorte eternan kuniĝon.
Kun Filo ĉe l' koro, je Di' ankriĝinta, de pac' ĉielarko, al mond' esperanta vi estas modelo.
Doloron de l' vundoj vi dolĉe mildigas, malsanon de l' pekoj, kompate kuracas, ni ame subtenas.
Ho preĝu Jesuon, la fonton de graco, por ni unuope, por la familio, por nia socio.
Je via parolo la eta Jesuo malfermos la brakojn: la ŝtormoj silentos, rebrilos espero.
[ Indietro ]
ANTOLOGIA DEI POETI Copyright © da PORTALE DI MARIOLOGIA - (651 letture) |